Finiĝis rusia Viki-Konferenco 2019 en Moskvo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 30-a de septembro 2019


Ĉi tiun dimanĉon, la 29-an de septembro 2019, en la Centra Universala Sciencbiblioteko de la nomo de N. A. Nekrasov en Moskvo, finiĝis la duavica rusia Viki-Konferenco 2019, kiun ĉeestis 51 uzantoj de la projektoj de Vikimedio kaj 10 ne-Vikimedianoj.

La duan tagon de okazaĵoj malfermis Amir Aaroni de la Fondaĵo Vikimedio. Li priparolis la laborgrupojn pri «Strategio de 2030» kaj alvokis rusiajn partoprenantojn aliĝi, kaj demandis ties opiniojn. Inter la listo de problemoj ili menciis lingvan barieron kaj ekinteresiĝis, ĉu estos ŝanĝita la kutima interfaco de vikiprojektoj.

Post tio la programo dividiĝis en du partoj.

En unu ĉambro, Igor Turĵanskij tralegis la raporton «Viki-semajnoj kaj viki-monataĵoj: la plenumita sperto en la ukraina Vikipedio». Tion sekvis sekcio «Konkursoj». Georgij Vasiljev kaj Nikolaj Litvinov pridiskutis la konkurson «Viki-Tolmaĉ'» (esperante Viki-tradukisto); Dmitrij Ĵukov pridiris konkursojn en Vikipedio; kaj Oleg Abarnikov diris pri la pretigo de la konkurso «Vikio amas la Kaŭkazon».

Dume, en alia ĉambro, Pavel Kallinikov elpaŝis kun raporto nomita: «Sperto pri la kunmeto kaj alŝutado de gigantkvalitaj dosieroj en Vikifontaron». Post li oni okazigis «cirklan tablon» de diskutantoj teme de la disvastigo de la projektoj de Vikimedio en la lingvoj de Rusujo. Ĉi-grupe Raŝida Gizatullina dividis al la partoprenantoj sian sperton de kunlaborado kun la municipaj aŭtoritatoj de Baŝkortostano. Andrej Petrov pridiris la sukcesojn de erzjanaj aktivistoj; Oleg Abarnikov ripetis la raporton pri la konkurso «Vikio amas la Kaŭkazon 2019», tralegitan en la alia ĉambro. Oni ankaŭ pridiskutis la projekton de Plurlingveco en la ruslingva versio de Vikinovajoj, kaj la klavaranĝojn por klavaroj en la lingvoj de Rusujo.

Ĉe la fermo de la konferenco fare de Vladimir Medejko, la partoprenantoj dividis sian opinion pri la okazinta evento. La uzanto Bogomolov.PL, kiu hodiaŭ havis naskiĝtagon, prognozis la estontecon de vikiprojektoj, kaj Dmitrij Roĵkov alvokis ĉiujn brave partopreni en venontaj konferencoj kaj viki-movadoj.

Antaŭaj artikoloj ĉi-teme ĉe Vikinovaĵoj

Rilataj ligiloj

Fontoj

Vikinovaĵoj
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Москве закончилась Вики-конференция 2019, el ru Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).